Hrádek (Krajková)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrádek |
Hrádek | |
germane Pürgles | |
vilaĝo | |
Domo surrande de la vilaĝo
| |
Oficiala nomo: Hrádek | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Sokolov |
Administra municipo | Krajková |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Domoj | 5 |
Situo | Hrádek |
- koordinatoj | 50° 11′ 33″ N 12° 32′ 02″ O / 50.19250 °N, 12.53389 °O (mapo) |
Katastro | 6,19 km² (619 ha) Hrádek u Krajkové kaj Markvarec u Krajkové |
Loĝantaro | 22 (2021) |
Denseco | 3,55 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1300 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 357 08 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hrádek (Krajková) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Hrádek (germane Pürgles) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krajková, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sude de Krajková. Estas ĉi tie registritaj 5 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 22 loĝantoj.
Konsisto de la vilaĝo estas ankaŭ teritorio de la eksa domaro Markvarec (germane Marklesgrün), kiu situis apud ŝoseo el Krajková ĝis Hrádek. La domaro pereis en la jaro 1956.
Hrádek situas en katastra teritorio Hrádek u Krajkové kun areo 4,02 km². En la katastra teritorio Hrádek u Krajkové situas ankaŭ Anenská Ves. Hrádek situas ankaŭ en katastra teritorio Markvarec u Krajkové kun areo 2,17 km².
Naturrilatoj
[redakti | redakti fonton]Hrádek etendiĝas sur deklivoj de cismontaro de Ercmontaro sinkantaj direkte al Sokolova baseno. Komune kun ĉirkaŭaj domaroj ĝi situas sur mikaj ardezoj de ercmontara fundamento. Tra la vilaĝo trafluas rojo Dolinský potok.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1300. Post la jaro 1945 okazis deviga ellandigo de la germana loĝantaro kaj la nombro de loĝantoj de la vilaĝo karakterize reduktiĝis. Plimulto de domoj estis deŝirita kaj la restintaj modernigitaj. El la devena plejparte trabfaka popola arkitekturo nenion konserviĝis.
En la jaro 1953 Hrádek fariĝis loka parto de Krajková.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 416 |
1880 | 410 |
1890 | 352 |
1900 | 400 |
1910 | 444 |
1921 | 447 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 475 |
1950 | 106 |
1961 | 101 |
1970 | 62 |
1980 | 25 |
1991 | 5 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 |
2011 | 8 |
2021 | 22 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Hrádek
-
Hrádek
-
Hrádek
-
Hrádek
-
Hrádek
-
Eksa domaro Markvarec
|